| Ho, malbonega Esperanto |
|
|
| 07:39pm 26/08/2008 |
| |
Je kaprico, mi instalis la programon Spybot Search & Destroy cxe mia nova komputilo en Esperanto... En acxa, tute acxa Esperanto.

(pardonu, se *mia* skribato estu acxa... mi ne skribis esperantlingve en tre longa tempo. Kiel faras vi, Esperanto-mondo? Nuntempe mi studas en universitato, kaj mi studas la hispanan kaj la persan lingvojn. Tre placxas al mi.) |
|
| |
|
Read 4 - Post |
| |
| |
|
|
| 03:20pm 24/04/2007 |
| |
Eh?
http://www.poststar.com/articles/2007/04/23/ae/today/93f730f69d1e9763852572c60000dc00.txt
"Personally, I would have thought twice before calling it the Kia Rondo, a name that sounds like a John Wayne movie or one of those men's "adventure" magazines (like "Honcho"). Kia calls this vehicle the Carens in other world markets, but I guess that Kia Motors America thought that name was too soft and vaguely Esperanto-ish for U.S. ears."
("Laŭ mi, mi ne nomigus ĝin la "Kia Rondo", nomo kiu sonas kiel titulo de filmo de John Wayne aŭ vira 'aventura' revuo (kiel 'Honcho'). En aliaj landoj ĝi nomiĝas la Carens, sed mi supozas ke Kia Motors America pensis la nomo tro mola kaj ete Esperanta por la oreloj de la usona merkato.")
"Carens" sonas esperantlingve, kaj "Rondo" ne? Kia ironiaĵo... |
|
| |
|
Post |
| |
| |
|
|
| 07:36am 05/01/2007 |
| |
I learned that the existence of Joyuna restored my brother's faith in humanity. [...] He just was happy to know that somewhere in the lower 48 is a girl who learned Esperanto.
"Mi lernis, ke la esteco de Joyuna [Ĝojiga] redonis al mia frato sian fidon al la homaro.
Li nur feliĉis pro scii, ke ie en la sudaj 48 ŝtatoj [de usono], estas knabino, kiu lernis esperanton."
Ha! :D |
|
| |
|
Post |
| |
| |
|
|
| 07:30pm 13/10/2006 |
| |
Jen, kion havas mi! ^^


Mi planas instrui kurseton de Esperanto cxe la biblioteko de mia komunumo. Por diplomigxi de mia lernejo, oni devas fari projekton kiu nomigxas SEAP (Senior Exit Action Project). Oni selektas temon, kaj gxin studas kaj faras ion kun graveco por la komunumo. Mi selektis kiel temon la instruadon de lingvoj. Gxi estu interesa, mi esperas.
~Gxojo |
|
| |
|
Read 1 - Post |
| |
| La Ekvacio de Schrödinger |
|
|
| 04:54am 06/01/2006 |
| |
mood:  paca
|
Ha! Imagu mian surprizon, kiam mi legis mian kemiolibron kaj vidis ĉapelon sur litero! ;)
Ĥψ = Eψ
...Mi ne jam legis kion ĝi signifas, sed mi ĝuas vidi la interesegajn simbolojn de matimatiko kaj scienco, hehe. Mi legu plu nun.
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 5 - Post |
| |
| |
|
|
| 10:12pm 16/12/2005 |
| |
mood:  malvarma! neĝas!
|
Feliĉan Zamenhofan Tagon, unu tago malfrue. :) Mi fakte ne konis la festotagon ĝis mia patro retpoŝtis al mi pri ĝi - li legis pri ĝi en la angla Vikipedio.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Zamenhofa_Tago
Ĉu vi festis ĝin? Mi legis plu iom da La Eta Princo... hehehe.
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 2 - Post |
| |
| Esperanto en novaĵoj |
|
|
| 09:06pm 06/12/2005 |
| |
mood:  laceta
|
Mi havas Google Alert-on pri la vorto "Esperanto". Ĉiusemajne, Guglo retpoŝtos al mi leteron kun ĉiuj novaĵoj de la semajno kiuj enhavas la vorton "Esperanto". Estos interese, mi esperas: mi povu vidi kiel (kiom?) ofte Esperanto akiras novaĵvaloron, kaj kiel ofte ĝi estas uzata alimaniere.
Ĉi-semajne estis 10 artikoloj en kiu la vorto "Esperanto" aperis. El la 10...
-3 estis pri Esperantmovadaj novaĵoj.1 2 3 2 pri la sama Esperanto-klubo kaj taga kurseto, kaj 1 pri la ITV.
-4 uzas Esperanton kiel ekzemplan internacian lingvon 1 2 3 4 "Esperanto por panrostiloj", pri normigita sendrata reto; "Irante al Afriko, Eŭropo, Sudameriko, Azio, aŭ Mezamerkio kaj dirante "football", ne necesas Esperantisto por komprenado" kaj interese: "stila Esperanto: neekscitaj amorfaj aŭtoj kiuj eble estis japanaj...aŭ eŭropaj")
-2 uzis Esperanton alie. 1 2 1 rimarkis, ke Zamenhof estis sagpafisto laŭ la horoskopo, kaj 1 uzis Esperanton kiel nespecifan lingvon.
-1 uzis la vorton "Esperanto" nerilate al la lingvo. 1 Ĝi estas pri la filmfirmao de Alfonso Cuarón, kiu nomiĝas "Esperanto".
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 1 - Post |
| |
| Katamari Damacy |
|
|
| 02:11pm 26/11/2005 |
| |
 Saluton!
 Ĉu vi scias Esperanton?
 Eble Ni inventos Kosman Esperanton.
Katamari estas tre ludinda videoludo, por Playstation2. :D |
|
| |
|
Read 1 - Post |
| |
| Venu, Halloween! |
|
|
| 11:07am 01/10/2005 |
| |
Estas Oktobro! Mi scias, cxar...
 Mi havas kalendaron. Oni povas elsxuti dokumenton en PDF aux PostScript (en pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto), kaj gxin printi kaj faldi. http://www.ii.uib.no/~arntzen/kalender/
 Mia kato Cammy sxatas gxin...

Miaj kursoj en lernejo ne estas tre bonaj cxijare... Ili estas ege pli malfacilaj ol la pasinta jaro. Aparte Usona historio kaj kemio...! Sed la jxurnala kaj hispana kaj progamada kursoj estas tute facilaj kaj interesaj. :)
~Gxojo sxatas auxtunon (sed plie vintron) |
|
| |
|
Read 3 - Post |
| |
| "Verbigu je stranga part' de l' fraz'" |
|
|
| 11:27pm 19/08/2005 |
| |
mood:  enueta
|
http://www.geocities.com/mihxil/esperant/esperant.html
Verŝajne oni jam malkovris tion, sed mi ĝin ĵus trovis - kaj tute ne bone komprenas o_o sed interesas min forte. Ja strangege.
...Dum la somero, mi timas, mi ne studis, aŭ penis plibonigi mian Esperant-scion. Mi legas verkojn en ĝi tre pli ofte ol mi skribas en ĝi, do mi povas kompreni bone sed ne bone parolas aŭ skribas. Mi estas tro pigra dum la somero do espereble kun la kutimoj de la lernejo venos mia lerndeziro.
La unua tago de lernejo estas la 30a.
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 8 - Post |
| |
| Mi ĝisdatigu pli ofte =\ |
|
|
| 09:57pm 29/06/2005 |
| |
mood:  feliĉega
|
Tute bonege!
La ĉefepiskopo de Konstantinoplo deziras malkonstantinoploĉefepiskopiĝi, la malkonstantinoploĉefepiskopigisto kiu malkonstantinoploĉefepiskopigos lin, bona malkonstantinoploĉefepiskopigisto estos.
Mi rabis gxin el soc.culture.esperanto. :)
Vivokazaĵoj... Dum la estinta semajnfino, mi kaj mia familio iris al Ĉikago, kaj inter aliaj lokoj ni iris al Wired Nextfest, festo pri teĥnologio. Jen miaj fotoj! http://flickr.com/photos/joyuna/sets/509963/
Mi vidis klonitan katon (kaj ŝian klonon), parolkapablan roboton aspektante kiel Philip K. Dick, flugkapablan aŭton, (usona-)gestlingvo-interpretantan ganton, ktp... -- nekredeblajn aferojn! Mi eeege ŝatis. ^_^
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 1 - Post |
| |
| Cxio > Anglaklasa hejmtasko |
|
|
| 09:21pm 04/05/2005 |
| |
mood:  gxena
|
Ajjj mi... Mi miras je kiel bone mi jam povas kompreni artikolojn skribante en esperanto kaj kiom da vortoj mi povas rememori. Tamen, kiam ajn mi volas auxskulti radian programon aux la vortojn de kanto, mi simple ne povas distingi vortojn! Kial ne?!! *batas kapon sur muron*
Versxajne mi ne zorgu pri tio kaj ja zorgu pri lernejaj taskoj, sed auxskulti (peni auxskulti) kaj legi Esperanton estas ege pli interesa ol skribi eseojn...
~Gxojo forte volas, ke somero venu badaux |
|
| |
|
Read 3 - Post |
| |
| Miaj okuloj ofte mensogas al mi |
|
|
| 10:11pm 29/04/2005 |
| |
mood:  laca
|
Hooo mi estas tro laca por legi!
Mi legis profilojn de uzantoj de Lernu!, kaj legis tiun cxi frazon:
Mi estas edziĝinta kaj havas du gefilojn - ĝemelojn
Seeed mi pensis, ke ĝi estas:
Mi estas edziĝinta kaj havas du gefilojn - gemelojn
Kiaj adorindaj gefiloj - ĉu ne? :P
Kaj hodiaŭ mi spektis la HHGan filmon kaj pro tio mi estas TRE FELIĈA =) Denove, jen nova uzantbildo! :)
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 5 - Post |
| |
| Ĝojo ĝisdatigas! o_o; |
|
|
| 09:54pm 06/04/2005 |
| |
mood:  bona
|
Hodiaŭ komenciĝis mia deksesa fojo sur la planedo ĉirkaŭ la suno. :) Mi nun povas uzi aŭtojn... sed unue mi devas lerni kiel. Krom tio, ne multe ŝanĝas en mia vivo pro naskiĝtago. Mi daŭre vivas.
Mia eta fratino aktoris en lerneja teatraĵo. Ĝi estis agrabla, kaj kelkaj studentoj estis tre bonaj aktoroj kaj kantantoj. Kompreneble mi pensas ke mia fratino estas unu el la bonaj!
Mi nun provas legi la rakonton de La Eta Princo (atentu: MIDI muziko). Mi nur legis kvin paĝojn ankoraŭ, sed ĝi estas adorinda kaj bonega! Kaj mi ja povas kompreni preskaŭ ĉion sen vortaro, kiu estas fakto tre nekredebla.
Malpli ol unu monato ĝis la filmo de The Hitchhiker's Guide to the Galaxy venas!!!! Mi estas tute ekscitata kaj preta. Mi havas mian tukon, kaj diĝitan horloĝon, kaj baldaŭ mi havos t-ĉemizon kun granda '42' sur ĝi... Iii. Mi ne povas atendi ĝin. Kaj Star Wars venas malantaŭ ol ĝi. Bonega jaro por filmoj!
Mi ne multe studis iujn esperantajn kursojn ekde antaŭ kelkaj semajnoj, do mia esperanto verŝajne ne estas tre bela aŭ ĝusta. :P Nu, mi skribas ĉiukaze.
~Ĝojo |
|
| |
|
Read 2 - Post |
| |
| |
|
|
| 08:05pm 12/02/2005 |
| |
mood:  energia
|
Mi amas miajn amikojn!
Mia amiko Zi ĵus diris al mi, ke dum epizodo de televida programo "Danny Phantom", estis iom da Esperanto! Ĝi estis priskribita kiel "an artificial language geeks use to comunicate", ŝi diris (Hmmm... Kiel oni tradukus "geek"-on??).
Ĉu iu ajn vidis la epizodon? Mi ekvidis, kiam mi konis pri ĝin, sed ne estis multaj pli aferoj pri Esperanto. =\
~Ĝojon amuzigis siaj amikoj |
|
| |
|
Read 1 - Post |
| |
|
|