| Ĝojo ( @ 2005-06-29 21:57:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Krio de Morto - La Profeto |
Mi ĝisdatigu pli ofte =\
Tute bonege!
La ĉefepiskopo de Konstantinoplo deziras malkonstantinoploĉefepiskopiĝi, la
malkonstantinoploĉefepiskopigisto kiu malkonstantinoploĉefepiskopigos lin,
bona malkonstantinoploĉefepiskopigisto estos.
Mi rabis gxin el soc.culture.esperanto. :)
Vivokazaĵoj... Dum la estinta semajnfino, mi kaj mia familio iris al Ĉikago, kaj inter aliaj lokoj ni iris al Wired Nextfest, festo pri teĥnologio. Jen miaj fotoj!
http://flickr.com/photos/joyuna/sets/50
Mi vidis klonitan katon (kaj ŝian klonon), parolkapablan roboton aspektante kiel Philip K. Dick, flugkapablan aŭton, (usona-)gestlingvo-interpretantan ganton, ktp... -- nekredeblajn aferojn! Mi eeege ŝatis. ^_^
~Ĝojo