| Ĝojo ( @ 2005-12-06 21:06:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Gorillaz - M1 A1 |
Esperanto en novaĵoj
Mi havas Google Alert-on pri la vorto "Esperanto". Ĉiusemajne, Guglo retpoŝtos al mi leteron kun ĉiuj novaĵoj de la semajno kiuj enhavas la vorton "Esperanto". Estos interese, mi esperas: mi povu vidi kiel (kiom?) ofte Esperanto akiras novaĵvaloron, kaj kiel ofte ĝi estas uzata alimaniere.
Ĉi-semajne estis 10 artikoloj en kiu la vorto "Esperanto" aperis. El la 10...
-3 estis pri Esperantmovadaj novaĵoj.1 2 3 2 pri la sama Esperanto-klubo kaj taga kurseto, kaj 1 pri la ITV.
-4 uzas Esperanton kiel ekzemplan internacian lingvon 1 2 3 4 "Esperanto por panrostiloj", pri normigita sendrata reto; "Irante al Afriko, Eŭropo, Sudameriko, Azio, aŭ Mezamerkio kaj dirante "football", ne necesas Esperantisto por komprenado" kaj interese: "stila Esperanto: neekscitaj amorfaj aŭtoj kiuj eble estis japanaj...aŭ eŭropaj")
-2 uzis Esperanton alie. 1 2 1 rimarkis, ke Zamenhof estis sagpafisto laŭ la horoskopo, kaj 1 uzis Esperanton kiel nespecifan lingvon.
-1 uzis la vorton "Esperanto" nerilate al la lingvo. 1 Ĝi estas pri la filmfirmao de Alfonso Cuarón, kiu nomiĝas "Esperanto".
~Ĝojo